china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Wen Jiabao intervidiĝis kun Pascal Lamy kaj Margaret Chan
(GMT+08:00) 2009-01-29 10:28:07


Wen Jiabao intervidiĝis kun ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy

La 28-an de januaro en Davos de Svislando, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy kaj ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Margaret Chan.

Intervidiĝante kun Pascal Lamy, Wen Jiabao diris, ke fronte al nuna internacia krizo, oponi kaj haltigi komercan protektismon estas ege ŝlosile. Komerca protektismo fakte malhelpas restariĝon de monda ekonomio kaj utilas al neniu.

Wen Jiabao emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas sanan kaj stabilan disvolviĝon de plurflanka komerca sistemo kaj esperas justan, liberan kaj facilan komercan medion.

Pascal Lamy didris, ke oponi kontraŭ komerca protektismo estas ŝlosilo por sukcese solvi internacian financan krizon. En tiu flanko, diversaj landoj ne devas sin retiri el faritaj promesoj.


Wen Jiabao intervidiĝis kun Margaret Chan

Intervidiĝante kun Margaret Chan, Wen Jiabao diris, ke la internacia financa krizo alportis novan komplikan defion al publika higiena sekureco. La respondeco de la Monda Organizo pri Sano estas pli peniga. La ĉina registaro plue plenforte subtenos laboron de la organizo kaj ĝenerala direktoro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040