De la 25-a de januaro, ĉinoj ĝuas 7 feriojn de Printempa Festo. Negoco de restoracioj estas varma, konsumo de petardoj pliiĝas, sendo de novjara bondeziro per poŝtelefona mesaĝo viglas, pro la densa festa etoso, ĉinoj sentis samajn ĝojon kaj esperon kiel antaŭe kaj portempe forgesis la ombron alportitan de financa krizo.
La 25-an de januaro, detalaj entreprenoj, grave monitoritaj de la ĉina Ministerio pri Komerco, realigis vendan sumon je 2,9 miliardoj da juanoj, pli multe je proksimume 20% ol tiu en tiu tago de la jaro 2008.
Laŭ Jin Xuejun, profesoro de Zhejiang-a Universitato, ĉinoj sentas la influon el la financa krizo, ankaŭ antaŭvidas, ke en la jaro 2009 la ekonomia situacio ankoraŭ estas severa. Sed, ĉinoj nature posedas la karakteron firman kaj opitimisman, ili konvinkiĝas, ke la krizo finfine pasos.
|