La 29-an de januaro laŭ la loka tempo en Berlino, germana ĉefministrino Angela Merkel kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris interparolon, la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj komune atentataj regionaj kaj internaciaj problemoj, kaj fortigo de kunlaboro pri reala ekonomio inter Ĉinio kaj Germanio estas la gravita punkto de la interparolo.
Antaŭ la interparolo, Angela Merkel okazigis solenan bonvenigan ceremonion por Wen Jiabao. Antaŭtagmeze de tiu tago, Wen Jiabao ankaŭ intervidiĝis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj Frank-Walter Steinmeier.
Vespere de la 28-a de januaro laŭ la loka tempo, Wen Jiabao atingis Berlinon kaj komencis sian oficialan viziton al Germanio. |