china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Wen Jiabao faris intervidiĝon kaj interparolon respektive kun oficistoj de EU
(GMT+08:00) 2009-01-31 09:14:21

La 30-an de januaro, en Bruselo, la ĉefstabejo de EU, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris intervidiĝon kaj interparolon respektive kun prezidanto de deĵoranta prezidanto-lando de EU kaj ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolanek kaj la prezidanto de Komitato de EU Jose Barroso. Ĉinio kaj EU unuanime esprimis antaŭenpuŝi la ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj EU senĉese disvolviĝi. Wen Jiabao kaj Barroso ankaŭ deklaris samtempe, ke Ĉinio kaj EU okazigos 2-an altrangan dialogon pri ekonomio kaj komerco en aprilo kaj plifrue okazigos intervidiĝon inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU.

Intervidiĝante kun Topolanek Wen Jiabao diris, ke Ĉinio pledas kaj kredas, ke se oni obeos la principojn pri reciprokaj respekto kaj neinterveno en internajn aferojn kaj reciprokaj favoroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj EU povos sane kaj glate disvolviĝi antaŭen.

Topolanek diris, ke Ĉinio estas grava strategia kunlabora partnero de EU. EU kaj Ĉinio devas teni intimajn akordigon kaj kunlaboron pri gravaj problemoj. Ĉeĥio volontas fari pozitivan penadon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Interparolante kun Barroso la du flankoj esprimis alte atenti la rilatojn inter Ĉinio kaj EU laŭ tutgloba kaj strategia alteco. Wen Jiabao emfazis, ke pro la financa krizo fortigo de kunlaboro kaj komuna forigo de malfacilo estas kerna tasko de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

La delegitoj de Ĉinio kaj EU subskribis 9 kunlaborajn interkonsentojn tiutage.

Barroso esprimis, ke subskribo de la 9 kunlaboraj interkonsentoj atestas senĉesan disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio. La du flankoj havas fidon por pluapaŝe intimigi kaj profundigi la rilatojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040