La 1-an de februaro en Londono, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, faranta oficialan viziton en Britio, intervidiĝis respektive kun britaj eksĉefministro Tony Blair kaj gvidanto de la Konservativa Partio David Cameron.
Dum sia intervidiĝo kun Tony Blair, Wen Jiabao diris, ke nuntempe serioziĝas la internacia financa krizo. Lia ĉi-foja vizito al Britio ĝuste celas transdoni la konfidon por firmigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj Britio kaj kune konkeri malfacilojn. La du flankoj devas pluapaŝe elvolvi latentan forton de kunlaborado, plivastigi kunlaborajn kampojn, precipe oponi kontraǔ komerca protektismo. Ĉinio volonte kunlaboros kun Britio por antaǔenpuŝi la pozitivajn fruktojn gajnitajn en la pinta konferenco de la Grupo 20. Tony Blair esprimis, ke la parolo de Wen Jiabao en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos estas ege grava. Ĝi manifestas la konfidon por plifortigi kunlaboron kaj konkeri malfacilojn. Tio estas plej bezonata de la nuna internacia socio.
Dum sia intervidiĝo kun David Cameron, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio alte atentas disvolvi rilatojn kun la Konservativa Partio de Britio kaj volontas pluapaŝe fortigi interpartiajn interfluojn kaj akceli reciprokajn komprenadon kaj kunlaboradon. |