Vespere de la 1-a de februaro laŭ la loka tempo en Britio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke post kiam li revenos al Pekino en merkredo de ĉi tiu semajno, la ĉina registaro esploros kaj ellaboros projekton por prosperigi ŝipoproduktadon kaj tekstilan industrion.
Tiutage, Wen Jiabao informis pri tio en bonveniga bankedo, okazigita de brita-ĉina komerca asocio. |