china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Wen Jiabao intervidiĝis kun Tony Blair kaj David Cameron
(GMT+08:00) 2009-02-02 10:16:15
La 1-an de februaro en Londono, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, faranta oficialan viziton en Britio, intervidiĝis respektive kun britaj eksĉefministro Tony Blair kaj gvidanto de la Konservativa Partio David Cameron.

Dum sia intervidiĝo kun Tony Blair, Wen Jiabao diris, ke nuntempe serioziĝas la internacia financa krizo. Lia ĉi-foja vizito al Britio ĝuste celas transdoni la konfidon por firmigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj Britio kaj kune konkeri malfacilojn. La du flankoj devas pluapaŝe elvolvi latentan forton de kunlaborado, plivastigi kunlaborajn kampojn, precipe oponi kontraǔ komerca protektismo. Ĉinio volonte kunlaboros kun Britio por antaǔenpuŝi la pozitivajn fruktojn gajnitajn en la pinta konferenco de la Grupo 20. Tony Blair esprimis, ke la parolo de Wen Jiabao en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos estas ege grava. Ĝi manifestas la konfidon por plifortigi kunlaboron kaj konkeri malfacilojn. Tio estas plej bezonata de la nuna internacia socio.

Dum sia intervidiĝo kun David Cameron, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio alte atentas disvolvi rilatojn kun la Konservativa Partio de Britio kaj volontas pluapaŝe fortigi interpartiajn interfluojn kaj akceli reciprokajn komprenadon kaj kunlaboradon.

Malfrue de tiu tago, Wen Jiabao ĉeestis al bonveniga bankedo, okazigita de brita-ĉina komerca asocio. Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio devas fari reguligadon kaj reformadon al industrioj, multe influataj de financa krizo. Tio estas unu el serio da planoj, alprenita de Ĉinio por trakti la internacian financan krizon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040