china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao interparolis kun brita ĉefministro Gordon Brown
(GMT+08:00) 2009-02-03 09:02:44

La 2-an de februaro en ĉefministrejo de numero 10 de la londona strato Downing ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris interparolon kun brita ĉefministro Gordon Brown. Ili sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj por kune trakti la internacian financan krizon kaj antaŭenpuŝi reformadon de la internacia financa sistemo kaj atingis vastan unuecon.
Gvidantoj de la du landoj donis pozitivan taksadon al disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj atingis unuecon rilate al la kunlaboro kontraŭ la financa krizo por fortigi komunikadon kaj akordigon pri ekonomia kaj financa politikoj de la du flankoj, grandigi la komercan skalon, kune oponi kontraŭ komerca protektismo, intensigi sciencteknikajn kunlaborojn kaj atenti kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn. Wen Jiabao elmetis 4 ĉinajn opiniojn pri reformado de la internacia financa sistemo. La enhavoj inkluzivas fortigi la komunikadon kaj akordigon inter diversaj landoj pri makroskopa ekonomia politiko, bridi komercan kaj investan protektismon; puŝi la internacian socion atenti plu la problemojn pri evoluado; starigi egalrajtecan, justan, tolereman kaj ordan internacian financan sistemon; kaj reformi kaj perfektigi la internacian financan reglamentan sistemon. Gordon Brown prezentis koncernajn starpunkton kaj proponojn de Britio kaj esprimis, ke la internacia financa sistemo devas esti rekonstruata kaj al ĝi necesas superrigardo kaj antaŭaverto. Li diris, ke Britio atentas la ĉinan rolon en tiu ĉi kampo kaj volas plifortigi kontakton kaj akordigon kun Ĉinio por kune antaŭenpuŝi la londonan pintkunvenon de la grupo 20 atingi la difinitan celon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040