La 2-an de februaro laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis oficialan viziton en Britio kaj revenis al Pekino.
Dum la vizito Wen Jiabao faris interparolon kun brita ĉefministro Gordon Brown. La du gvidantoj pozitive taksis disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj kaj esprimis antaŭenpuŝi la interrilatojn al pli alta nivelo. La du flankoj atingis unuecon por plifortigi akordigon kaj kunlaboron, oponi kontraŭ komerca protektismo kaj trakti la mondan financan krizon. Krome, Wen Jiabao intervidiĝis ankaŭ respektive kun brita eksĉefministro Tony Blair, gvidanto de la konservativa partio kaj reprezentanto por la komerco inter Britio kaj Ĉinio kaj ĉeestis al pluraj gravaj aktivadoj. |