china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Wen Jiabao ekveturis al Ĉinio post vizito en Britio
(GMT+08:00) 2009-02-03 10:15:50

La 2-an de februaro laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Wen Jiabao ekveturis al Ĉinio post la 3-taga oficiala vizito en Britio.

Dum la vizito Wen Jiabao faris interparolon kun brita ĉefministro Gordon Brown. La du gvidantoj donis pozitivan taksadon al disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj esprimis antaŭenpuŝi la interrilatojn al pli alta nivelo. La du flankoj atingis unuecon por plifortigi akordigon kaj kunlaboron, oponi kontraŭ komerca protektismo kaj trakti la mondan financan krizon. Krome, Wen Jiabao intervidiĝis ankaŭ respektive kun brita eksĉefministro Tony Blair, gvidanto de la konservativa partio David Cameron, kaj reprezentanto por la komerco inter Britio kaj Ĉinio kaj kontaktis personojn el politika, industria, komerca kaj financa rondoj de Britio.

Dum la vizito la du flankoj ankaŭ publikigis komunan deklaron por plifortigi la kunlaboron kaj pozitive trakti la financan krizon kaj subskribis plurajn kunlaborajn dokumentojn pri komerco, investado, telekomuniko, intelekta proprieto kaj urba disvolvo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040