china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina flanko esprimis fortan malkontenton pri malhelpa evento okazinta en prelegejo de Britio
(GMT+08:00) 2009-02-03 10:23:30
La 3-an de februaro en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris, ke la ĉina flanko esprimas fortan malkontenton pri tio, ke kiam ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris la prelegon en Britio, okazis malhelpa evento en la prelegejo.

La 2-an de februaro, invitite Wen Jiabao faris la prelegon en la brita Universitato de Kembriĝo, dume iuj homoj furioze klopodis por fuŝi la ordon kaj malhelpi la prelegon.

Al demando de ĵurnalisto, Jiang Yu respondis, ke la brita flanko jam esprimis pardonpeton al la ĉina flanko.

Jiang Yu montris, ke la fiago ne povas esti aprobata de la popolamasoj, nek bari la disvolvan fluon de la amikecaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040