china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao revenis al Pekino post vojaĝo al Eŭropo
(GMT+08:00) 2009-02-03 16:51:17


Wen Jiabao intervidiĝis kun Gordown Brown

La 3-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis al Pekino post la vojaĝo de konfido al Eŭropo. En la pasintaj 7 tagoj li vizitis Svedion, Germanion, ĉefstabejon de Eŭropa Unio, Hispanion kaj Brition kaj ĉeestis al la jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en Davos.

En la vizito li interŝanĝis opiniojn kun gvidantoj de la menciitaj landoj kaj Eŭropa Unio pri la interrilatoj kaj traktado de la financa krizo. Ĉinio subskribis kun tiuj ĉi landoj kaj Eŭropa Unio dokumentojn de 38 kunlaboroj pri teknika transigo, investado, komerco, kulturo, edukado kaj aliaj kampoj.
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040