china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Brita registara flanko kaj kembriĝa flanko esprimis bedaŭron pri malhelpa evento okazinta en prelego de Wen Jiabao
(GMT+08:00) 2009-02-06 08:51:11

La 5-an de februaro, demandite pri malhelpa evento okazinta en prelego de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Universitato de Kembriĝo, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris, ke la brita registara flanko kaj la kembriĝa flanko jam esprimis bedaŭron al la ĉina flanko.

La 4-an de februaro, brita ĉefministro Gordon Brown persone sendis leteron al ĉina ĉefministro Wen Jiabao, alte taksis la rilatojn inter Britio kaj Ĉinio kaj gravajn fruktojn akiritajn de la vizito de Wen Jiabao al Eŭropo kaj Britio. Samtempe, Gordon Brown esprimis, ke la prelego de Wen Jiabao en Kembriĝo estas varme bonvenigata kaj profunde impresis homojn. La brita flanko sentis bedaŭron pri la malhelpa evento en la prelego, kaj la polica flanko laŭleĝe traktas la eventon. Ankaŭ estro de tiu universitato Alison Richard sendis leteron al Wen Jiabao kaj esprimis sinceran pardonpeton pri la evento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040