china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Laboro kontraŭ sekeco atingis evidentan efikon
(GMT+08:00) 2009-02-10 17:06:40

La 10-an de februaro en Pekino oficisto el la ĉina Ministerio pri Akvoutiligo, diris, ke pro pluvo kaj kontraŭsekecaj rimedoj la laboro kontraŭ sekeco jam atingis evidentan efikon. Ĝis la 9-a de tiu ĉi monato vintraj tritikoj kun la areo de pli ol 1,6 miliono da hektaroj estas savitaj el la sekeco kaj multaj homoj ricevas trinkakvon. Koncernaj fakoj strikte monitoras la sekecon kaj plenforte rezistas plu kontraŭ la sekeco.

Tiutage en gazetara konferenco de la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, sinjoro E Jingping, ĝenerala sekretario de la Ŝtata Komandejo kontraŭ Inundo kaj Sekeco kaj ĉina vicministro pri akvoutiligo, diris, ke la sekeco en la ĉina norda regiono aperis pro manko de pluvo, alta temperaturo kaj fruiĝo de la irigacia periodo. Li diris, ke post apero de la sekeco Ĉinio akurate startigis urĝan reagon de la 1-a grado kaj diverslokaj registaroj mobilizis la akvofonton por pliigi la irigacion kaj garantii trinkadon de popolanoj; nun la laboro kontraŭ sekeco jam ricevis evidentan efikon.

Li diris: "En la 9 nordaj provincoj oni plenumis la kontraŭsekecan irigacion al vintraj tritikoj de 9,6 milionoj da hektaroj, kaj la irigaciita areo de vintraj tritikoj superis 60%. Nun ĉiutage oni irigacias 600 milojn da hektaroj, kaj laŭ prognozo la tritikoj suferantaj la sekecon plejparte povos esti irigaciataj en la venontaj 10 tagoj. Krome, oni liveras trinkakvon al 1,55 milionoj da homoj kaj 370 miloj da brutoj, al kiuj provizore mankas trinkakvo.

Pro reduktiĝo de akvo en riveroj kaj pliiĝo de la postulado pri akvo la akvofonto nesufiĉas. Sinjoro Zhang Zhitong, plenuma vicdirektoro de la Ŝtata Komandejo kontraŭ Inundo kaj Sekeco, diris, ke la komandejo mobilizos diversajn akvofontojn por garantii la bezonon.

E Jingping diris, ke la sekeco daŭros plu, tial ni tre malfacile povas fari precizan prognozon pri perdo el la sekeco. Li opiniis, ke se la laboro kontraŭ sekeco efike iros plu kaj malbona vetero ne aperos, la produktkvanto de tritikoj ne povos esti grave influata.

Laŭ prognozo de meteostacio, en la venonta periodo tre malmulte pluvos en plejparto de Ĉinio, kaj en norda kaj nordorienta regionoj la temperaturo restos alta, tial la tasko kontraŭ sekeco estas tre peza. E Jingping diris, ke Ĉinio prenos plu efikajn rimedojn, plene elvolvos la rolon de akvoutiligaj instalaĵoj kaj pliigos la monasignon al konstruado de akvoutiligaj instalaĵoj kaj klopodos pliigi la irigacion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040