La 10-an de februaro en Pekino, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris, ke tibeta problemo rilatas al ĉinaj suvereneco kaj teritoria integreco, Ĉinio esperas, ke la internacia socio sufiĉe komprenos, respektos kaj subtenos la ĉinan registaron alpreni ĉiujn rimedojn kaj klopodojn por protekti ŝtatan suverenecon, interesojn de diversaj naciecaj popolanoj kaj socian stabilecon.
Laŭ raporto, la 9-an de februaro, iuj membroj de itala Parlamento intervidiĝis kun Dalai, ankaŭ la urbo Romo ignoris la severan interkonsiliĝn de la ĉina flanko kaj donis al Dalai la titolon de honora urbano. Jiang Yu esprimis, ke ĉi tiuj agoj de la itala flanko serioze damaĝis senton de la ĉina popolo kaj la ĉina flanko esprimas fortan amlkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio.
|