Vespere de la 10-a de februaro, en gazetara konferenco, Nyima Cering, vicestro de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke ĝis nun, tibeta koncerna departemento arestis sume 953 krimsuspektatojn en la marto-14-a evento, inter kiuj 76 estis verdiktigitaj.
"En la 14-a de marto, 2008, malmultaj kontraŭleĝaj homoj kaŭzis perfortan eventon en Tibeto, pli ol 10 senkulpaj popolanoj estis brule kaj hake mortigitaj, multaj vendejoj kaj loĝdomoj estis bruligitaj." Nyima Cering diris, ke la marto-14-a evento influis la ŝtatan suverenecon, iu ajn registaro kun devo nepre alprenas necesajn rimedojn por protekti la konstitucion kaj la suverenecon. Li samtempe montris, ke dum la traktado pri la evento, la registaro tenis plej grandan retenon, ne uzante mortigan armilon. |