La 12-an de februaro en Pekino, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu diris, ke la ĉina flanko esperas, ke la internacia socio plene respektos kaj subtenos starpunkton de la ĉina registaro pri la tibeta problemo.
Laŭ raporto, lastatempe iuj litoviaj parlamentanoj publikigis parolon subtenantan Dalai.
Pri la parolo, Jiang Yu diris, ke la kontraŭdiro inter la ĉina flanko kaj Dalai absolute ne estas nacia kontraŭdiro, religia kaj homrajta problemo, sed estas la grava problemo pri ĉinaj suvereneco kaj teritoria integreco. En ĉi tiu problemo, la ĉinaj registaro kaj popolo absolute ne subiĝos al iu ajn ekstera premo. |