Vespere de la 14-a de februaro, laŭ invito de Jakaya Mrisho Kikwete, prezidento de Tanzania Respubliko, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao per speciala aviadilo, atingis Dar-es-Salamon kaj komencis ŝtataferan viziton en Tanzanio. Tio estas la unuafoja vizito de ĉina suvereno al Tanzanio.
Tanzaniaj prezidento Jakaya Mrisho Kikwete, vicprezidento Ali Mohamed Shein kaj ĉefministro Mizengo Kayanaza Peter Pinda bonvenigis Hu Jintao en aerodromo.
Tanzanio estas la kvara stacio de ĉifoja vojaĝo de amika kunlaboro fare de Hu Jintao al 5 azia kaj afrikaj landoj. Antaŭ tio, li vizitis Saudi-Arabion, Malion kaj Senegalion. Li ankaŭ faros ŝtataferan viziton al Maŭricio.
|