china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de senegalia Nacia Asembleo
(GMT+08:00) 2009-02-15 09:08:50

La 14-an de februaro en Dakaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de senegalia Nacia Asembleo Mamadou Seck.

Hu Jintao esprimis, ke interfluo de leĝdonaj institucioj estas grava konsistiga parto de la rilatoj inter diversaj landoj kaj Ĉina Tutlanda Popola Kongreso volas kun senegalia Parlamento plivastigi interfluon kaj kunlaboron kaj disvolvi interfluon pri konstruo de demokratio kaj leĝa sistemo kaj ekonomia leĝ-dono por pliigi interkomprenon kaj akceli profundan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Mamadou Seck esprimis, ke la vizito de Hu Jintao refoje enkorpigas ĉinan zorgon pri Afriko kaj la afrika popolo. Senegalia Parlamento alte taksas la rilatojn inter Senegalio kaj Ĉinio, laŭdas rapidan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj esperas plifortigi interfluon kaj kontakton kun Ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040