china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de senegala Senato Pape Diop
(GMT+08:00) 2009-02-15 09:09:36

 La 14-an de februaro en Dakaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de senegalia Senato Pape Diop.

Hu Jintao esprimis, ke depost restarigo de la diplomatiaj rilatoj post 2005, la dulandaj rilatoj rapide disvolviĝas. Oni ĉiuflanke antaŭenpuŝas kunlaboron en kampoj politika, ekonomia, komerca, kultura, eduka kaj higiena kaj tenas bonan kunaranĝon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj. La ĉina flanko laŭdas, ke Senegalio observas politikon pri unu Ĉinio.

Pape Diop alte taksas disvolviĝon de la dulandaj rilatoj post restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj esprimis, ke Ĉinio estas unu el plej gravaj kunlaboraj partneroj de Senegalio en afrika kontinento kaj senegalia Senato tutforte subtenas pravan politikon faritan de dulandaj suverenoj pri disvolvo de la duflankaj rilatoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040