Vespere de la 14-a de februaro, laŭ invito de Jakaya Mrisho Kikwete, prezidento de Tanzania Respubliko, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao per speciala aviadilo, atingis Dar-es-Salamon kaj komencis ŝtataferan viziton en Tanzanio. Tio estas la unuafoja vizito de ĉina suvereno al Tanzanio.
Hu Jintao faris skriban parolon en aerodromo esprimante, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Tanzanio estas konstruita de dulandaj gvidantoj de maljuna generacio. De la lastaj 45 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj sane kaj glate disvolviĝas kaj estas modelo de sincera trakto, solidareco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj eĉ inter evoluantaj landoj. Li esperas, ke la vizito faros kontribuon por plifortigi tradician amikecon inter Ĉinio kaj Tanzanio, profundigi duflankan amikecan kunlaboron kaj akceli dulandan komunan disvolviĝon.
Hu Jintao atingis Tanzanion fininte viziton en Senegalio. En la 14-a, Hu Jintao intervidiĝis kun senegaliaj prezidanto de Senato Pape Diop kaj prezidanto de Nacia Asembleo Mamadou Seck. |