La 24-an de februaro la ĉina delegacio por akcelado de komerco kaj investado ekveturis al Eŭropo, gvidate de la ĉina komerca ministro. La delegacio faros esploron kaj traktadon pri komerco kaj investado kaj aĉetadon en Germanio, Svisio, Hispanio kaj Britio. Samprofesiuloj esprimis, ke tio manifestas la ĉinan deziron por pasigi la malfacilan tempon kune kun diversaj landoj kaj akceli disvolviĝon de la monda ekonomio. |