La 25-a de februaro estas la novjara tago laŭ la tibeta kalendaro. Sinjoro Luorongzhandui, esploristo el la ĉina tibetologia esplorcentro, diris tiutage, ke oni ne devas konfuzi festadon de la novjara tago kun politika intenco.
Lastatempe iuj agitis tibetanojn memorfesti la 1-an datrevenon de la evento de la 14-a de marto anstataŭ festi la novjaran tagon. Luorongzhandui faris la menciitan esprimon, respondante koncernan demandon de raportistoj.
|