Vespere de la 25-a de februaro, gvidante ĉinan aĉetan grupon ĉina komerca ministro Chen Deming atingis Zurikon, la plej grandan urbon kaj financan centron de Svislando, kaj komencis la aĉetan vojaĝon en la 2-a stacio.
Svislando ne estas membrolando de EU, tamen ĝi estas unu el la stacioj de la aĉeta vojaĝo de ĉina aĉeta grupo. Tio montras la intimajn rilatojn inter Ĉinio kaj Svislando. Chen Deming diris, ke la celo de ĉi-foja aĉeta vojaĝo al Eŭropo estas reguligo de industria strukturo de Ĉinio. Svislando havas apartan superecon en iuj kampoj. |