china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Ĉina delegacio por komerco kaj investo vizitis Brition
(GMT+08:00) 2009-02-28 13:10:06

La 27-an de februaro, la ĉina delegacio por komerco kaj investo, dvidata de ĉina komerca ministro Chen Deming, vizitis Brition. En Londono Chen Deming kaj brita komerca ministro Peter Mandelson kune ĉeestis al ĉina-brita simpozio pri ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj.

En la simpozio Chen Deming diris, ke la financa krizo jam penetris de la virtuala ekonomio en la realan ekonomion kaj grave influas la ekonomian kreskon; la jaro 2009 estas la plej malfacila. Li emfazis, ke komerca protektismo estas senelireja; diversaj landoj povas iris el la ekonomia malhaŭso, nur akordiĝinte.

Peter Mandelson diris, ke vizito de la ĉina delegacio al Britio post tiu de ĉina ĉefministro Wen Jiabao plene atestas la altan atenton de la ĉina registaro al la brita-ĉina komerco kaj helpas striktigon de ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter la du landoj; aprile de la kuranta jaro li gvidos delegacion de britaj entreprenoj al Ĉinio.

Tiutage Ĉinio kaj Britio subskribis 11 aĉetkontraktojn kaj mesaĝojn pri kunlabora intenco. La totala kosto superis 2 miliardojn da usonaj dolaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040