Lieque, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Tibeto
La 12-an de marto en Pekino, Lieque, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, akceptis intervjuon. Li diris, ke Tibeto fortigos plu la leĝdonon kontraŭ secesio kaj intensigos propagandon kaj plenumadon de koncernaj leĝoj por garantii ŝtatan sekurecon kaj tibetan stabilecon.
Li diris, ke disvolvo kaj stabiligo estas du ĉefaj aferoj ĉiam por Tibeto; ĉiu el diversaj lokoj de la mondo scias, ke tumulto malhelpas la disvolvon; ankaŭ la tibeta disvolviĝo premisas la stabilecon. |