La 13-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke ĉu daŭros la kontakto kaj interparolo kun Dalai-lamao, tio ŝlosile dependas de lia sincereco.
Tion Wen Jiabao esprimis en la gazetara konferenco okazinta post fermo de la regula jarkunveno de Tutlanda Popola Kongreso.
Wen Jiabao diris, ke Tibeto estas nedisigebla parto de ĉina teritorio kaj la problemo pri Tibeto estas interna afero de Ĉinio kaj ne devas esti intervenata de aliaj landoj. |