china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio urĝas Eŭropan Parlamenton haltigi intervenon en ĉinajn internajn aferojn
(GMT+08:00) 2009-03-14 14:38:25

La 13-an de marto en Pekino, Ma Zhaoxu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio urĝas Eŭropan Union haltigi la intervenon pere de la problemo pri Tibeto en ĉinajn internajn aferojn .

Demandite pri la rezolucio kun negativaj enhavoj pri Tibeto, akceptita de Eŭropa Parlamento antaŭ nelonge, Ma Zhaoxu emfazis, ke tibetaj aferoj apartenas al internaj aferoj de Ĉinio; la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme oponas, ke iu ajn lando aŭ organizo intervenu en ĉinajn internajn aferojn, utiligante problemojn pri Tibeto.

Ma Zhaoxu diris, ke ignorante la fakton kaj agitite de iuj kontraŭĉinaj parlamentanoj, Eŭropa Parlamento akceptis la rezulucion kaj elmetis al Ĉinio absurdan postulon pri la tibeta problemo; tio estas interveno en ĉinajn internajn aferojn kaj vundas senton de la ĉina popolo; Ĉinio esprimas fortan malkonsenton kaj rezolutan oponon kontraŭ tio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040