La 13-an de marto, respondeculo de la komisiono pri eksteraj aferoj sub la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso esprimis fortan indignon kaj oponon kontraŭ la rezolucio de Eŭropa Parlamento pri Tibeto.
La respondeculo diris, ke Eŭropa parlamento obstine akceptis la rezolucion koncernan al Tibeto spite al plurfojaj severaj traktadoj de Ĉinio; ĝi refoje pligrandigas arogantecon de la secesia aktivado de Dalai-lamao kaj intencas internaciigi la tibetan problemon; Ĉinio esprimas fortan indignon kaj oponon kontraŭ la ago, kiu intervenas en internajn aferojn de Ĉinio, damaĝas la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj vundas senton de la ĉina popolo
|