La 21-an de marto en Pekino, s-ro Deng Chenming, oficisto de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke la demokratia reformado okazinta antaŭ 50 jaroj estas la plej vasta, plej profunda kaj plej granda socia reformado en la tibeta historio, kaj la epokfare grava historia evento por la socia evouado kaj homrajta progreso de Tibeto.
En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Deng Chenming diris, ke en la 50 jaroj, Tibeto realigis du grandajn impetojn: 1. Ĝi abolis la feŭdisman servutan sistemon kun kombiniĝo de politiko kaj religio, liberigis milionon da servutuloj kaj realigis la grandan transformiĝon de la socia sistemo; 2. Konstruiĝis la nova Tibeto solidareca, riĉa, civilizacia, demokratia kaj harmonia, kaj la tibeta popolo suriris la vojon de evoluado kun la ĉina trajto kaj la tibetaj karakterizaĵoj.
|