La 23-an de marto, prezidanto de kanada Ĉambro de Reprezentantoj Peter Milliken intervidiĝis kun tibeta delegacio de ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Milliken esprimis, ke ĉi-foja vizito de la delegacio alportis novan informon pri disvolviĝo de Tibeto. Li ankaŭ alte taksis la gajnon de Tibeto en pasintaj 50 jaroj.
Delegaciestro, reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj vicdirektoro de la Konstanta Komitato de Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono Shingtsa Tenzinchodrak esprimis aprobon pri la kontribuo fare de Milliken por akceli amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Kanado. |