kunsido
La 24-an de marto en Vankuvero, tibeta delegacio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, vizitanta Kanadon, kunsidis kun respondeculoj de la Azi-Pacifika Fonduso de Kanado.
Shingtsa Tenzinchodrak interparolis kun eksambasadoro sendita de Kanado al Ĉinio
Dum la kunsido, enkarniĝinta budho Shingtsa Tenzinchodrak, estro de la tibeta delegacio, reprezentanto de la Tutlanda Popola kongreso kaj vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, detale konigis sukcesojn, atingitajn de Tibeto en la ekonomio, socio, kulturo kaj edukado en lastaj jaroj, kaj respondis demandojn koncernajn al evoluo de homaj rajtoj, protektado de kulturo kaj ekonomia disvolviĝo en Tibeto. |