En la 25-a de marto, ĉina ambasadorejo en Hindio okazigis gazetaran konferencon kaj akceptis intervjuojn de ĉefaj amaskomunikiloj de Hindio rilate al 50-jariĝo de demokratia reformado en Tibeto.
En la gazetara konferenco, ĉina ambasadoro en Hindio s-ro Zhang Yan diris, ke ĉina registaro jam donis grandan forton al konstruado de tibetaj ekonomio kaj kulturo. Nuntempe tibetanoj vivas feliĉe kaj harmonie, homrajto, kulturo kaj religia libereco estas sufiĉe protektataj en Tibeto. |