Laŭ invito de ĉina Eksterafera Ministerio, en la 25-a de marto en Pekino, eksterlandaj ambasadoroj el pli ol 60 landoj kaj reprezentantoj de internaciaj institucioj en Ĉinio partoprenis en la grandskala ekspozicio pri 50-jariĝo de Tibeta Demokratia Reformado.
Gana ambasarodo en Ĉinio Akwasi Agyeman Agyare diris, ke vizitante la ekspozicion, li konas la veran situacion pri disvolviĝo en Tibeto.
Somalia ambasadoro Mohamed Ahmed Awil esprimis, ke la fotoj estas atestoj por montri veran Tibeton kaj konigi al homoj okazaĵojn en Tibeto en la pasintaj 50 jaroj. |