Charles Stabledon, direktoro de la Fakultato de Okcident-Los-Anĝelesa Universitato pri Sociaj Sciencoj, iris al Tibeto en la jaro 2004. En la 27-a de marto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis lian artikolon sub la titolo Senĉese Pliboniĝas la Vivo de Tibetanoj.
Charles Stabledon tiam iris al Tibeto kune kun delegacio de la Los-Anĝelesa Asocio por la Amikeco kun Kantono. Ili iris al Lasao, Shannan kaj aliaj lokoj, vizitis la Potala Palacon kaj la templon Jokhang, spektis tibetan kulturan kaj artan prezentadon kaj gustumis hamburgerojn kun poefagaĵo.
En sia artikolo Charles Stabledon diris, ke Tibeto estas tre bela, kaj tieaj homoj komforte vivas tute malsame ol propagandite de iuj okcidentaj amaskomunikiloj. Nemalmultaj tibetanoj diris al li, ke la registaro helpas al ili instali akvokondukilon kaj konstrui domojn, kaj ili estas tre kontentaj pri la senĉesa pliboniĝo de la vivo. |