Tibetanoj celebras la datrevenon
La 28-an de marto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigos ĉefartikolon por varme celebri datrevenon de la emancipiĝo de miliono da tibetaj servutuloj.
La ĉefartikolo diras, ke la 19-an de januaro de la kuranta jaro la 2-a sesio de la 9-a Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis per rezolucio, ke ĉiujare la 28-a de marto estu la dato por memorfesti la emancipiĝon de miliono da tibetaj servutuloj, tio spegulas la aspiron de tibetaj diversnaciecaj popolanoj, esprimas la deziron de diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando kaj havas gravan historian kaj realan signifon. |