Antaŭtagmeze de la 28-a de marto en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, okazis celebra kunveno por Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj.
La 28-an de marto, 1959, Ĉinio komencis fari demokratian reformadon en Tibeto. Oni abolis la teokratian feŭdan servutulan sistemon de Tibeto kaj emancipis milionon da tibetaj servutuloj. Januare de la kuranta jaro la tibeta leĝdona institucio decidis per rezolucio, ke ĉiujare 28-a de marto estu Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj.
|