china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj vizitis ekspozicion pri Tibeto
(GMT+08:00) 2009-03-28 12:40:13

Lastatempe antaŭ Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj, ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang kaj Zhou Yongkang respektive iris al la Kultura Palaco de Naciecoj en Pekino por viziti la grandan ekspozicion por la 50-a Datreveno de la Demokratia Reformado en Tibeto.

Dum la vizito Hu Jintao diris, ke la demokratia reformado, praktikita antaŭ 50 jaroj en Tibeto, estas la plej vasta, profunda kaj signifohava socia ŝanĝiĝo kaj ankaŭ la grava kontribuo, farita de la ĉina popolo por disvolviĝo de la monda homrajta afero; la grandega socia ŝanĝiĝo en Tibeto post la demokratia reformado konvinke atestas, ke nur sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio kaj en la granda familio de la socialisma patrolando Tibeto povas realigi la transpaŝan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio kaj tibetaj diversnaciecaj loĝantoj povas fariĝi mastroj de la ŝtato, krei kaj ĝui feliĉan kaj pacan vivon kune kun diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040