Antaŭtagmeze de la 28-a de marto en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, okazis celebra kunveno por Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj. Pli ol 13 000 reprezentantoj el diversaj naciecoj kaj rondoj de Tibeta Aŭtonoma Regiono partoprenis en la celebra kunveno.
Prezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono Qangba Puncong prezidis la kunvenon, reprezentantoj de diversaj rondoj unu post alia faris parolon.
La 28-an de marto, 1959, Ĉinio komencis fari demokratian reformadon en Tibeto. Oni abolis la teokratian feŭdan servutulan sistemon de Tibeto kaj emancipis milionon da tibetaj servutuloj. Januare de la kuranta jaro la tibeta leĝdona institucio decidis per rezolucio, ke ĉiujare la 28-a de marto estu Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj. |