china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Celebrado por la 50-a Datreveno de Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj
(GMT+08:00) 2009-03-28 17:05:20

 Januare de la kuranta jaro la Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis per rezolucio, ke ĉiujare la 28-a de marto estu Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj por memorfesti la demokratian reformadon, okazintan antaŭ 50 jaroj en Tibeto. Hodiaŭ en Lasao okazis la celebra kunveno por la 1-a Tago de la Emancipiĝo de Tibetaj Servutuloj. Zhang Qingli, sekretario de la Partita Komitato de Tibeta Aŭtonoma Regiono, faris parolon en la kunveno. Li diris, ke en la pasintaj 50 jaroj okazis grandega ŝanĝiĝo en Tibeto kaj popolanoj ricevis feliĉan vivon; Tibeto antaŭenpuŝos plu la transpaŝan ekonomian disvolviĝon kaj realigos celon de la bonhava socio.

Zhang Qingli, sekretario de la Partita Komitato de Tibeta Aŭtonoma Regiono, faris parolon en la kunveno

Al la celebra kunveno ĉeestis pli ol 13 000 reprezentantoj de diversaj rondoj de Tibeto. Tsondre, 69-jara reprezentanto de miliono da emancipitaj servutuloj, faris en la kunveno parolon pri la antaŭa kruela vivo: "Pasintece en Tibeto sennombraj servutuloj kaj sklavoj same kiel mi suferadis kruelan eksplutaton kaj subpremon de servutuloposedantoj kaj vivis vivon eĉ pli malbonan ol tiu de ŝarĝobrutoj. Ni loĝis en tre kadukaj, malhelaj kaj humidaj kabanoj kaj eĉ en staloj. En diversaj lamaejoj kaj aristokrataj familioj estis starigitaj juĝejoj kun torturiloj. Ili kruele kaj malhumane torturis servutulojn: forigi la okulojn kaj detranĉi la langon kaj piedojn."

En la jaro 1951 la ĉina centra registaro subskribis kun la tibeta loka registaro la Interkonsenton pri la Rimedo por Paca Liberiĝo de Tibeto, kaj Tibeto pace liberiĝis. Sed pro la agitado kaj subteno de imperiismo la tibeta supera reganta grupo publike rompis la interkonsenton kaj okazigis armitan ribelon. Subpremante la ribelon, la centra registaro lanĉis grandiozan popolan kampanjon de la demokratia reformado en Tibeto kaj radike abolis la teokratian feŭdan servutulan sistemon. La demokratia reformado komenciĝis ĝuste en la 28-a de marto.

Pro la demokratia reformado miliono da servutuloj emancipiĝis. Ili ŝanĝiĝis de parolkapablaj iloj al dignaj civitanoj kaj fariĝis mastroj de la socio. Sinjoro Zhang Qingli diris, ke tio estas granda kontribuo, farita de Ĉinio por la monda homrajta afero. Li diris: "Enterigo de la feŭda servutula sistemo kaj emancipiĝo de miliono da tibetaj servutuloj estas la grava mejloŝtono de la monda malsklaviga movado, grava progreso de la internacia homrajta afero kaj granda kontribuo, farita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo por la demokratio, libereco kaj homaj rajtoj de la mondo, kaj havas epokfaran signifon en la tibeta disvolva historio, la ĉina moderna historio kaj la homara evolua historio.

La vivo de tibetaj loĝantoj fariĝas pli kaj pli feliĉa. En la jaro 2008 la totala produktvaloro de Tibeto proksimiĝis al 39,6 miliardoj da juanoj, 65-oble pli ol tiu en la jaro 1959. Nun en la tuta regiono la pokapa posedo de loĝdomoj atingis 33 kvadratajn metrojn, kaj pro la altiĝo de la nivelo de medicina servo la averaĝa vivdaŭro de lokaj homoj altiĝis de malpli ol 36 jaroj antaŭe ĝis 67 jaroj nun. Tibetanoj kaj aliaj naciminoritatanoj okupas ĉirkaŭ 78% de la oficistaro de diversnivelaj organoj de Tibeto.

Zhang Qingli diris en la kunveno, ke vizaĝe al la estonteco Tibeto havas pli grandiozan celon, tio estas, ke Tibeto atingos la bonhavan socion en la jaro 2020 kaj plejparte realigos la moderniĝon kune kun la tuta lando okaze de la 100-jara jubileo de Ĉina Popola Respubliko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040