china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive aliĝos al helpado en krizo
(GMT+08:00) 2009-03-30 10:06:53
La 1-an kaj la 2-an de aprilo, la 2-a financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 okazos en Londono de Britio. Intervjuate de raportisto, s-ro Xie Xuren, ĉina ministro pri financo, diris, ke Ĉinio ne nur akurate alprenas serion da politikoj kaj rimedoj por akceli stabilan kreskadon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ aktive aliĝas al savado kaj helpado en la krizo kune kun la internacia socio.

Li diris ankaŭ, ke la internacia financa krizo malkovras problemon kaj mankon de la nuna internacia financa sistemo. La internacia socio devas aktive impulsi reformadon de la organizo Internacia Mona Fonduso, Monda Banko kaj aliaj internaciaj financaj institucioj, plej rapide ellabori horaron kaj vojmapon de la reformado, kaj pluapaŝe altigi la reprezentecon kaj parolrajton de la evoluantaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040