china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wang Qishan publikigis sian artikolon en brita ĵurnalo The Times
(GMT+08:00) 2009-03-30 11:03:42

La dua financa pintkunveno de gvidantoj de G20 baldaŭ okazos en Londono. Lastatempe ĉina vicĉefministro Wang Qishan publikigis sian artikolon en brita  The Times por ekspliki koncernajn pricipajn starpunktojn de la ĉina registaro.

En la artikolo li diras, ke post la eksplodo de la financa krizo, Ĉinio ĝustatempe kaj decideme elmetis serion da planoj por grandigi enlandan bezonon, reguligi strukturon kaj plibonigi popolan vivon, kaj tiuj rimedoj jam montras siajn efikojn. Ĉinio daŭre alprenos fortajn rimedojn kaj klopodos teni stabilan kaj relative rapidan kreskadon de ekonomio, por ke la monda ekonomio kiel eble plej flue liberiĝu el la malfacilaĵoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040