china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Raporto de Ĉina Tibetologia Esplorejo pri ekonomia kaj socia evoluado de Tibeto
(GMT+08:00) 2009-03-30 15:28:51

(Tibeto)

 La 30-an de marto, la Ĉina Tibetologia Esplorejo, la plej aŭtoritata institucio pri tibetologia esplorado en Ĉinio, publikigis "Raporton pri Ekonomia kaj Socia Evoluado de Tibeto". El la socia sistemo, media protektado, ekonomia nivelo kaj aliaj flankoj, la raporto ĉiuflanke eksplikas, analizas kaj resumas la aktualan staton de la tibeta ekonomia evoluado, ĝiajn atingojn kaj frontatajn defiojn. Nun bonvole aŭskultu nian detalan konigon.

La raporto montras, ke en la 50 jaroj post la demokratia reformado en Tibeto, la evoluado manifestiĝas en akumulado de la sociaj posedaĵoj, kaj pli grave, en plibonigado de la vivkvalito de loĝantoj kaj garantiado de iliaj rajtoj kaj interesoj. La demokratia reformado okazinta en 1959 abolis la feŭdisman servutulan sistemon, distribuis al la servutuloj agrojn kaj aliajn gravajn produktajn materialojn, kiujn okupis la feŭdisma supra socitavolo en la pasinteco, kaj ege liberigis la produktan forton, rezulte la tibeta ekonomio havis la senprecedence rapidan kreskadon. La revolucieca ŝanĝiĝo okazis ankaŭ al la pokapa nacia produktvaloro de tibetaj loĝantoj, precipe tibetanoj, la pokapa vivlongo, la pokapa edukiteca grado kaj aliaj gravaj indicoj de la homara progreso. S-ro Zhu Xiaoming el la Ĉina Tibetologia Esplorejo konigis:

"Laŭ profundeco kaj grandeco de la socia ŝanĝiĝo, Tibeto kreis la rekordon en nia Ĉina Popola Respubliko. Tibeto eniris en la socialisman etapon, trans-saltinte la lastan periodon de la feŭdisma socio kaj la tutan kapitalisman historian etapon. Tiel profunda metamorfozo havas la aparte grandan malfacilecon por Tibeto, kiu estas naciminoritata regiono kaj havas vastecan religian kredon. Dank' al multaj politikoj prenitaj de la centra registaro aparte taŭge al Tibeto, la profunda reformado sekure kaj glate realiĝis en Tibeto."

La raporto montras, ke la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kie situas Tibeto, estas la fontejo kaj supra baseno de pluraj grandaj riveroj de Azio, kaj "solida akvorezervejo" de miliardoj da azianoj, sekve ĝi havas tre gravan median statuson. La financa asigno de la centra registaro kaj helpado fare de frataj provincoj ege mildigas konsumadon de profitfontoj kaj premon al medio de Tibeto, kaj ludas neanstataŭigeblan grandegan rolon por mediprotekta afero kaj ekologia konstruado de Tibeto. S-ro Lhorong Dradul el la Ĉina Tibetologia Esplorejo diris:

"La Tibeta Aŭtonoma Regiono situas en interna parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun tre grava pozicio de ekologia medio. La financa helpado fare de la centra registaro estas la plej granda kontribuo al la tibeta medio. Kun tiel multa mono, ni ne bezonas fosi minejojn, haki arbojn kaj herbojn, sed povas rekte disvolvi la produktadon per la grandsuma mono. Mi iam faris la vojaĝon tra la mondo krom en Arkto kaj Antarkto, kaj laŭ mia opinio la aero de Lasao estas la plej pura kaj dolĉa."

Nuntempe la financa asigno de la centra registaro kaj helpa mono donita de frataj provincoj okupas pli ol 90% de la tibeta financa enspezo, kaj liveras gravan motoron al la rapida kreskado de la tibeta ekonomio.

La raporto montras ankaŭ, ke la perforta evento okazinta la 14-an de marto pasintjare kaŭzis portempan influon ĉefe al la turisma afero de Tibeto, sed ne gravan al aliaj flankoj. En la venontaj du jaroj, la centra financo liveros proksimume 80 miliardojn da juanoj al Tibeto, pro tio la tibeta ekonomia kresko tenos sufiĉe altan nivelon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040