china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fruktoj de financa pinta konferenco estas atendataj
(GMT+08:00) 2009-04-01 10:28:32
La 31-an de marto, gvidantoj de iuj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis la esperon, ke la financa pinta konferenco baldaŭ okazonta en Londono akiru fruktojn, kaj faru kontribuojn por malstreĉi la financan krizon kaj starigi internacian financan sistemon justan kaj racian.

Brita ĉefministro Gorden Brown diris, ke la financa pinta konferenco de G20 devas alporti fidon al la monda ekonomio kaj novan esperon al diverslokaj homoj de la mondo. Li akcentis, ke la internacia financa sistemo devas esti renovigata.

Prezidanto de Komisiono de EU Jose Manuel Barroso diris, ke G20 devas refoje eksplicite oponi kontraŭ protektismo. Li diris ankaŭ, ke necesas liveri pli da subteno por helpi la plej malriĉajn landojn pasigi la krizon.

Ankaŭ ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo Pacal Lamy kaj estro de Monda Banko Robert Zoelik esprimis similajn opiniojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040