china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao akceptis intervjuon pri ĉeesto al financa pintkonferenco
(GMT+08:00) 2009-04-01 10:43:17

La 31-an de marto ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao akceptis intervjuon de raportistoj de Xinhua Novaĵ-Agentejo. Li eksplikis starpunkton kaj proponojn pri signifo de la financa pintkonferenco de la Grupo 20, traktado kontraŭ la financa krizo, kreskigo de la monda ekonomio kaj la ĉina ekonomia situacio.

Hu Jintao emfazis, ke la baldaŭ okazonta financa pintkonferenco de la Grupo 20 havas gravan signifon por pliigi fidon de la publiko kaj entreprenoj, stabiligi la internacian financan merkaton kaj kreskigi la mondan ekonomion; laŭ respondeca sinteno Ĉinio klopodos kune kun diversaj flankoj por ke la pintkonferenco atingu pozitivan rezulton.

Hu Jintao diris, ke la plej urĝa tasko por trakti la internacian financan krizon kaj kreskigi la mondan ekonomion estas tio, ke oni devas rapide stabiligi la internacian financan merkaton, pliigi fidon de la publiko kaj entreprenoj; preni ekonomi-stimulajn rimedojn konformajn al propra stato kaj plifortigi akordigon de la makroskopaj ekonomij politikoj; bridi protektismon de komerco kaj investado; kaj puŝi necesan reformadon de la internacia financa sistemo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040