china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kune kun aliaj flankoj akcelos Londonan Pintan Konferencon
(GMT+08:00) 2009-04-01 14:55:40

(Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao)

 Frumatene de la 1-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis de Pekino al Britio por ĉeesti al la 2-a financa pinta konferenco de gvidantoj de la Grupo 20 baldaŭ okazonta en Londono. Antaŭ tio, intervjuate de Xinhua Novaĵagentejo, Hu Jintao diris, ke la ĉina flanko, laŭ la respondecema sinteno, klopodos kune kun aliaj koncernaj flankoj, por ke la pinta konferenco akiru pozitivajn kaj praktikemajn fruktojn. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton:

Hu Jintao diris, ke fronte al la nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia ekonomia situacio, nia plej urĝa tasko estas: Unue, kiel eble plej rapide stabiligi la internacian financan merkaton, efektive elvolvi la akcelan rolon de financo al la reala ekonomio, kaj levi la fidon de popolamasoj kaj entreprenoj; due, alpreni ekonomi-stimulajn rimedojn konformajn al la propra ŝtata cirkonstanco, plifortigi akordiĝon de makroskopaj ekonomiaj politikoj de diversaj landoj, kaj kune realigi la garantion al evoluado, enokupigo kaj popola vivo; trie, strebi por deteni protektismon de komerco kaj investo, kaj redukti damaĝon de la krizo al diversaj landoj, precipe al la evoluantaj landoj; kvare, laŭ la principo de amplekseco, ekvilibreco, progresiveco kaj efikeco, impulsi necesan reformadon al la internacia financa sistemo, por eviti reaperon de la simila krizo.

La 15-an de novembro de 2008 en Vaŝingtono, okazis la 1-a financa pinta konferenco de gvidantoj de la Grupo 20. En tiu konferenco ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris la parolon sub titolo "Plenforte kunlaboru por kune pasigi malfacilan tempon", li eksplikis la starpunkton kaj proponon de la ĉina registaro pri fortigo de kunlaboro de la internacia socio, restarigo de stabileco de la financa merkato kaj kreskigo de la monda ekonomio. Hu Jintao diris:

"Laŭ la respondecema sinteno Ĉinio daŭre kune kun la internacia socio plifortigos la kunlaboron kaj klopodos por gardi stabilecon de la internacia financa merkato."

Dank' al penado fare de diversaj flankoj, gvidantoj de la Grupo 20 atingis la unuecon pri komuna reago kontraŭ la financa krizo, kaj faris la unuan paŝon por solvi la krizon kaj renovigi la financan sistemon.

Post la eksplodo de ĉifoja financa krizo, same kiel aliaj multaj landoj, ankaŭ Ĉinio akurate publikigis serion da planoj por vastigi la enlandajn bezonojn, reguligi la strukturon kaj plibonigi la popolan vivon, inkluzive de la ekonomi-stimula plano kun la totala sumo de 4 000 miliardoj da juanoj. Nun plenumado de tiuj planoj jam havas la primaran efikon.

En la raporto pri registara laboro al la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazigita antaŭ nelonge, Ĉinio rimarkinde elmetis la ĉijaran celon por kreskigi la enlandan produktvaloron je 8%. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao sincere diris, ke kvankam tiu celo estas sufiĉe peniga, tamen tio estas promeso kaj devo de la ĉina registaro, ankaŭ montras fidon kaj esperon de Ĉinio. Wen Jiabao diris:

"Ni faris preparadon por la longedaŭra kaj malfacila tasko, ankaŭ anticipe rezervas spacon por pluaj politikoj, alivorte ni jam pretigis la projekton pri venko super pli grandaj malfaciloj kaj ankaŭ riĉajn kontraŭrimedojn, sekve ni povas ĉiumomente elmeti novajn ekonomi-stimulajn politikojn."

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio daŭre persistos en la ekstera malfermo kaj en la strategio pri reciproka utilo kaj komuna gajno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040