china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pinta konferenco de Grupo 20 estas esperata atingi akordon
(GMT+08:00) 2009-04-01 16:09:35

La 2-an de aprilo okazos en Londono la 2-a financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 kaj gvidantoj de monde ĉefaj kaj novaj ekonomiaj korpoj diskutos pri traktado kontraŭ internacia financa krizo. La konferenco estas rigardata kiel la plej grava okaze de dekadenciĝo de la nuntempa monda ekonomio. Laŭ analizistoj, kvankam en la konferenco ne eviteblas diverĝoj, tamen eble akireblas komunaj konoj. Nun bonvole aŭskultu la detalon!

En la konferenco, ĉeestantaj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri akordigo de politikoj de makroskopa ekonomio, stimulo de ekonomia reprosperigo, fortigo de internacia financa kontrolo, stabiligo de internacia financa merkato kaj reformado de internaciaj financaj organizoj. Krome, gvidantoj ankaŭ pridiskutos, kiel oni subtenu malriĉajn familiojn pasigi la financan krizon, oponu kontraŭ financa kaj komerca protektismo kaj laŭkapable garantiu medi-protektadon en ekonomia reprosperigo.

Montrindas, ke ĉeestantaj gvidantoj ĉefe pridiskutos serĉi tutmonde akordigan projekton pri stimulo de makroskopa ekonomio. Sed nuntempe Usono kaj membrolandoj de EU ankoraŭ havas diverĝojn. Usono esperas, ke ankaŭ aliaj landoj plenumos grandan ekonomi-stimulan projekton. Antaŭ nelonge, Michael Froman, usona konsilisto pri internaciaj ekonomiaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke usona prezidento Barack Obama akcentos necesecon plenumi "grandan stimulan planon" por reprosperigi la tutmondan ekonomion. Kontraste, membrolandoj de EU montris plu la volon ne fortigi ekonomian stimulon. Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke multaj membrolandoj de EU elspezis grandan sumon por stimuli la ekonomion kaj oni devas decidi venontan paŝon post ioma observo de efiko de ekonomi-stimulaj planoj. Videblas, ke Usono kaj EU eksplikos proprajn starpunktojn en la konferenco, tamen ili eble malfortigos diverĝojn kaj strebos ekvilibron de interesoj por ekonomia reprosperigo.

Laŭ analizistoj, kvankam ekzistas diverĝoj en ekonomi-stimulaj projektoj, tamen la pinta konferenco eble atingos akordon pro la komuna celo trakti la nuntempan financan krizon.

Unue, konsidere al leviĝo de financa kaj komerca protektismo, ĉeestantaj gvidantoj montros sintenon forte oponi kontraŭ investa kaj komerca protektismo, akceli plu fruan reprosperigon de la monda ekonomio kaj apelacii por antaŭenigi doha-an intertraktadon.

Due, ĉeestantaj gvidantoj espereble promesos liveri subtenon por ke, malriĉaj landoj pasigu la financan krizon. En letero al ĉeestantaj gvidantoj, Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, speciale substrekis fortigi helpon al evoluantaj landoj. Amaso da apelacioj akcelos, ke la konferenco atingu ĉi-rilatan akordon.

Fine, ĉeestantaj gvidantoj pridiskutos pliigi kapitalon de Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko por fortigi kontrolon kaj anticipan averton de internaciaj financaj organizoj kontraŭ tutmonda financa defio. Iuj landoj apelacios fortigi reprezentecon kaj parolrajtojn de novaj merkatoj kaj evoluantaj landoj kaj espereble atingos ĉi-rilatan akordon.

Malgraŭ tio, ĉu la konferenco atingos ampleksan akordon en ĉefaj diskuttemoj, la pinta konferenco sendos al la ekstero plurajn pozitivajn signojn: gvidantoj de landoj, kiuj okupas 85% de malneta enlanda produktovaloro de la mondo, alprenas necesajn rimedojn kaj bremsas dekadencon de la monda ekonomio; adiaŭo al postmilitaj financaj sistemo kaj strukturo gvidataj de Usono posedas realan plenumecon kaj statuso de evoluantaj landoj en internacia ekonomi-akordiga mekanismo altiĝas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040