En la 1-a de aprilo en Londono, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. Tio estas la unuafoja intervidiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono post enoficiĝo de Barack Obama januare de la kuranta jaro.
Laŭ informo, la du ŝtatestroj interŝanĝos opiniojn pri trakta rimedo kontraŭ la nuntempa internacia financa krizo kaj aliaj komune zorgataj regionaj kaj internaciaj problemoj. |