china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun gvidantoj de Usono, Britio, Rusio kaj Francio
(GMT+08:00) 2009-04-02 10:16:31
La 1-an de aprilo en Londono, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis respektive kun usona prezidento Barack Obama, brita ĉefministro Gordon Brown, rusa prezidento Dmitry Medvedev kaj franca prezidento Nicolas Sarkozy. Ili atingis komunajn konojn pri trakto de la financa krizo, disvolvo de la duflankaj rilatoj kaj aliaj problemoj.

En sia intervidiĝo kun Barack Obama, Hu Jintao esprimis, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono staras en nova startpunkto, la du landoj devas kaj povas kune klopodi por konstrui la pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn en la 21-a jarcento. Barack Obama diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj de la mondo, la du landoj havas ne nur tre intimajn ekonomiajn rilatojn, sed ankaŭ multajn komunajn interesojn en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

En sia intervidiĝo kun Gordon Brown, Hu Jintao montris, ke la ĉina flanko rigardas la rilatojn kun Britio kiel unu el plej gravaj duflankaj rilatoj de grandaj landoj. La ĉina flanko laŭdas kaj subtenas pozitivajn rimedojn, alprenitajn de la brita flanko por trakti la krizon, laŭ respondeca sinteno kune kun ĉeestantoj al la pinta konferenco, inkluzive de Britio, klopodos por sukcesigi la pintan konferencon. Gordon Brown esprimis, ke la brita flanko tre atentas la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Britio kaj Ĉinio kaj la amikecon inter la du landoj. La brita flanko volas fari plu dialogon kun la ĉina flanko pri klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj gravaj problemoj.

En sia intervidiĝo kun Dmitry Medvedev, Hu Jintao diris, ke en la kuranta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio montris la situacion de ĉiuflanka kaj rapida disvolvo. Fortigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas tre urĝa kaj grava en la nuna fono, ke la internacia situacio estas komplika kaj multŝanĝa, kaj la internacia financa krizo senĉese plivastiĝas kaj profundiĝas. Dmitry Medvedev esprimis, ke la rusa flanko volas kune kun la ĉina flanko bone fari celebrajn aktivadojn por la 60-a datreveno de la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, pluapaŝe fortigi kunlaboron inter la du landoj sur la kampoj de ekonomio, komerco kaj energio, kune trakti la internacian financan krizon kaj fortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj problemoj.

En sia intervidiĝo kun franca prezidento Nicolas Sarkozy, Hu Jintao diris, ke la du flankoj devas persisti en konsiderado kaj trakto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio sur la strategia alteco kaj laŭ longa tempeco, observi la principon de reciproka respekto, egala kunekzistado kaj ne interveno en internajn aferojn de la alia flanko, sur la bazo de reciproka respekto de kernaj interesoj, racie trakti diverĝon kaj sentivan problemon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040