china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj Usono unuanime konsentis kune klopodi por konstrui pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn
(GMT+08:00) 2009-04-02 11:04:38

Tagmeze de la 1-a de aprilo laŭ la loka tempo, per speciala aviadilo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis la britan ĉefurbon Londonon kaj ĉeestos al la 2-a financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20, okazanta en la 2-a de aprilo. Atinginte Londonon, Hu Jintao intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama. En la intervidiĝo, la ĉina kaj usona ŝtataj ĉefoj unuanime konsentis kune klopodi por konstrui la pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono en la 21-a jarcento. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Je la 14-a horo de la 1-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Barack Obama. La intervidiĝo estas plej atentata en tiutagaj duflankaj intervidiĝoj de fremdlandaj gvidantoj, ĉeestantaj al la pinta konferenco en Londono.

Hu Jintao pozitive taksis bonan progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono post kiam Barack Obama ekservis kiel usona prezidento. Li esprimis, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono staras sur nova startpunkto kaj alfrontas gravan disvolvan ŝancon, la du landoj devas kaj povas kune klopodi por konstrui la pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn en la 21-a jarcento. Li montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono devas esti pozitivaj, kvankam la socisistemoj, historiaj fonoj, kulturoj, tradicioj kaj disvolvaj periodoj de la du landoj estas malsamaj, tamen ĉiu el la du flankoj devas pozitive rigardi la alian, akceli dialogon kaj kunlaboron sur diversaj kampoj per aktiva ago. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono devas esti kunlaboraj kaj ĉiuflankaj.

En la intervidiĝo, Barack Obama alte taksis la gravan rolon, ludatan de Ĉinio en la nuna mondo, emfazis la gravecon de fortigo de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Barack Obama diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj de la mondo, la du landoj havas ne nur tre intimajn ekonomiajn rilatojn, sed ankaŭ multajn komunajn interesojn en gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. Li diris:

"La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio nun estas tre konstruivaj, ankaŭ la ekonomiaj rilatoj inter niaj du landoj tre fortaj. Mi publike esprimis kaj ankoraŭ konvinkiĝas, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ne nur estas tre gravaj por la du popoloj, sed ankaŭ kreis favorajn kondiĉojn al la mondo por trakti diversajn defiojn."

Barack Obama esprimis konvinkiĝon, ke estontece la rilatoj estos pli firmaj. Hu Jintao esprimis aprobon pri tio. Li diris, ke la ĉina flanko volas kune kun la usona akceli senĉesan gajnon de pli granda disvolvo. Li diris:

"La bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de la azi-pacifika regiono kaj de la mondo, la ĉina flanko volas kune kun la usona flanko akceli la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono gajni pli grandan disvolvon. Ankaŭ mi volas kun prezidento Barack Obama establi bonajn laborajn rilatojn kaj personan amikecon."

En la intervidiĝo, la du ŝtataj ĉefoj unuanime konsentis establi la mekanismon de strategia kaj ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, kaj decidis okazigi la unuan dialogon en Vaŝingtono en somero de 2009.

La du ŝtataj ĉefoj ankaŭ konsentis kune akceli racian solvon de la nuklea problemo de la korea duoninsulo, irana nuklea problemo, sudana humanisma helpo kaj sudazia situacio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040